Licenco por Fishkin’s Yggdrasil nodes pinger

Fishkin’s Yggdrasil nodes pinger (inkludante ĉiujn dosierojn en la arĥivo elŝutebla el ĉi retejo) estas distribuata laŭ la licenco Creative Commons Attribution Share-Alike (CC BY-SA) 4.0.

Tio interalie signifas:

CC BY-SA estas libera licenco. Vi povas ekscii pli pri ĝi ĉe la ligilo supre. (La plej bona licenco por programaro estas GNU GPL, sed ĝi postulas kroĉi ĝian tekston al la distribuata programo, kio rimarkeble pliigus amplekson de elŝutata dosiero.)

Fishkin’s Yggdrasil nodes pinger estas provizata laŭ la principo «kiel estas», sen garantioj kaj sindevigoj.