Por funkciado de Fishkin’s Yggdrasil nodes pinger estas postulataj:
- operacia sistemo de la familio GNU/Linux
- Perl
- ping
- which
- wget aŭ curl
- kdig (el la pakaĵo knot-dnsutils) aŭ dig (el la pakaĵo bind9-dnsutils)
Funkciado de la programo estas sukcese testita en la operaciaj sistemoj:
- CentOS Stream release 8 (Linux 4.18, Perl 5.26.3)
- Debian 10 Buster (Linux 4.19, Perl 5.28.1)
- Debian 11 Bullseye (Linux 5.10, Perl 5.32.1)
- Ubuntu 22.04 Jammy Jellyfish (Linux 5.15, Perl 5.34.0)
- Debian 12 Bookworm (Linux 6.1, Perl 5.36.0)
Testado en la operaciaj sistemoj NetBSD 9.3 kaj OpenBSD 7.3 ne estis sukcesa; do, Fishkin’s Yggdrasil nodes pinger ne estas preta por uzado en operaciaj sistemoj de la familio BSD. La temo de uzo de Fishkin’s Yggdrasil nodes pinger en ne-Unix-similaj operaciaj sistemoj (ekzemple, Microsoft Windows) entute ne estas konsiderata.