Uzado de Fishkin’s Yggdrasil nodes pinger

Legu la tutan dosieron readme-eo.txt. Ekzemple, per la komando tar xjOf fynpinger-0-0-4.tar.bz2 fynpinger/readme-eo.txt | less.

Malpaku la dosierojn fynpinger.perl kaj fynpinger.conf al ajna katalogo permesita al vi por legado kaj skribado; aŭ malpaku ĉion per la komando tar xjpf fynpinger-0-0-4.tar.bz2. Se bezonate, redaktu la dosieron fynpinger.conf. Funkciigu la dosieron fynpinger.perl en terminalo; ekzemple: ./fynpinger.perl max=8 blocklist=+bad.com (tio estas nur ekzemplo).

Komanda linio kaj la konfigura dosiero povas enhavi jenajn parametrojn, en ajna ordo. Neniu el ili estas nepra.

nomo de parametrovaloroj (defaŭlte)priskribo
blocklist Tiujn adresojn ne necesas testi; komdividitaj. Nur adreso (IPv4, IPv6, FQDN). Se la nodo, kie testado okazas, estas en la listo, aldonu ĝin al la valoro de tiu parametro: alikaze ĝi ŝajnos la plej rapida.
hostnamesall, nocf, none (nocf)Ĉu uzi signajn adresojn (ne nur IP-adresojn; tiujn el la listo kaj indikitajn de la uzanto): ĉiujn (all); ĉiujn, krom tiujn kun apliko de Cloudflare (nocf); neniujn (none).
ipv4, v6, both (both)Versio(j) de IP (IPv4, IPv6, ambaŭ), nodojn kun kiu(j) serĉas la uzanto.
lngen, eo, ruLingvo en kiu mesaĝoj eliĝas; subtenatas la angla (en), Esperanto (eo) kaj rusa (ru). Se indikita estas nesubtenata lingvo, uziĝas la angla. Se ne indikitas, uziĝas la sistema lingvo; kaj se ĝi ne estas inter la subtenataj, tiam la angla.
max1 – ∞ (42)Maksimime allasebla tinto (ping).
morehosts Aldonaj adresoj (ne el la listo); komdividitaj. Adreso (IPv4, IPv6 en kvadrataj krampoj, FQDN) kun protokolo kaj pordonumero.
offlinenone, hour, day, all (none)Ĉu testi la retnodojn, markitajn kiel neatingeblaj: neniujn (none); neatingeblajn dum horoj (hour); neatingeblajn dum horoj kaj tagoj (day); ĉiujn (all).
protoquic, tcp, tls, all (quic,tls)Protokolo(j), nodojn kun kiu(j) serĉas la uzanto (all signifas «ĉiuj»).
toscreen, file, both (both)Kien eligi rezulton de funkciado de la programo: sur ekranon (screen), en dosieron (file), al ambaŭ (both).

En la konfigura dosiero ignoratas malplenaj linioj kaj linioj komencitaj per la signo # (tiel eblas enigi komenton, kaj ankaŭ elŝalti linion). Parametroj en komanda linio superas parametrojn en la konfigura dosiero. Se en komanda linio estas indikite lng=auto, uziĝas sistema lingvo (kaj se ĝi ne estas subtenata, tiam la angla).

Se en komanda linio valoro de la parametro blocklistmorehosts komenciĝas per pluso, al valoro el la konfigura dosiero aldoniĝas valoro el komanda linio; se ajna el tiuj du parametroj en komanda linio havas la valoron no, ĝia valoro el la konfigura dosiero ignoratas.

La programo eligas du listojn: «Ne respondis» kaj «Rapidaj nodoj». La dua estas pli bezonata, sed bezonata estas ankaŭ la unua: la nodoj en tiu listo povas esti atingeblaj, sed agorditaj ne respondi al tinto (ping); vi povas esplori ilin per traceroute (tracepath) kaj whois.

La nodoj, al kiuj estas direkta elira konekto, estas markitaj per asterisko. La nodoj, al kiuj estas elira konekto tra prokurilo, estas markitaj per procentsigno.